Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tuj ŝi eldiris al Palas-Ateno la vortojn flugilajn:
  "Ve al mi, ho nevenkebla filino de l' Ŝildotenanto,
Vanan promeson ni estis donintaj al Menelao: 715
Hejmen venigi lin ruiniginto de l' Trojo belmura,
Se ni permesos Areson kruelan nun furiozegi.
Ne, ankaŭ ni nun pripensu por helpon potencan alporti."
  Tiel ŝi diris; atentis ŝin la bluokula Zeŭsido.
Dume rapide ekvestis la oroarmaĵajn ĉevalojn 720
Hero, la glora diino, -- filino de l' granda Kronido.
Hebo, ĉirkaŭe l' kaleŝo almetis la radojn rondetajn
Kuprajn kaj okeradiajn, rulatajn de akso el fero;
Oro nedefektiĝebla brilis sur rondoj, sed supre
Bandoj el kupro troviĝis kaj ili ĉarmegis okulojn, 725
La radradioj arĝentaj estis beleg-rondigitaj,
La konduksidon brilantaj arĝentaj kaj oraj ŝnuregoj
Alfortikigis, kaj antaŭ ĝi levis sin arko duobla,
El ĝi eliris timono arĝenta, al kies finiĝo
Hebo alligis la jugon belegan, tra ĝi kondukilojn -- 730
Ankaŭ el oro -- traĵetis, kaj Hero submetis sub jugo
Diajn ĉevalojn rapidajn, flamantajn batali kaj brui.
  Dum la filino de Zeŭso la Ŝildoportanto, Ateno
Lasis ruliĝi ĝis sojlo de l' patra domego la veston
Belan kaj multekoloran, de ŝi mem artege faritan; 735
Poste, vestinte kirason de l' nubkolektulo Kronido,
Prenis armilojn, la fonton de plorelvokanta milito
Kaj sur la ŝultron surĵetis la ŝildon, de franĝ' ornamitan
Timoportantan kaj de teruraĵoj de ĉie sekvitan:
De la Disigo kaj Forto, de la Persekuto terura, 740
Kaj de l' Gorgona kapego, ĉi tiu monstrego terura,
La mirindaĵo minaca de l' ŝildoportanta Kronido.
Poste ŝi sur sian kapon surmetis kvartufan kaskegon,
Oran, povantan surkovri viraron el cento da urboj.
Jen en la flaman kaleŝon ŝi iris kaj prenis ponardon 745
Grandan, multpezan, potencan, per kiu amason da viroj,
Kolerigantaj ŝin, punas l' idino de l' Patro potenca.
Hero, svinginte la vipon, kurigis la belajn ĉevalojn,
Kaj malfermiĝis krakinte la pordo ĉiela, al Horoj