Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Viroj kuraĝaj, farantaj grandegan teruran batalon.
Tremo ekprenis l' Aĥajojn kune kun la Trojanoj
Pro terurego: tiele kriegis Ares' sangavida.
  Kiel nigraĝas vaporo, iranta de nuboj malhelaj,
Se post premanta sufoko leviĝas ventego malluma, 865
Tiel ekŝajnis Areso al la kuraĝulo Tidido,
Kiam la dio en nuboj leviĝis al vasta ĉielo.
Li rapidege forflugis al suproj de dia Olimpo
Kaj alsidiĝis malĝoje, mallume al Zeŭso Kronido,
Al li montrante la sangon diecan, de l' vundo fluantan 870
Kaj eldirante kun plendo kaj ĝemo la vortojn flugilajn:
  "Patro Kronido, ĉu vi ne koleras je tiaj perfortoj?
Ĉiam ni dioj senmortaj devas terure suferi
Unu pro alia, al homoj volante favori.
Vi indignigas nin ĉiujn, naskinte frenezan filinon, 875
Kiu en koro malica havas nur nigrajn intencojn.
Ĉiu alia diaĵo, ĉiuj Olimpaj loĝantoj
Al vi obeas kaj ĉiu estas je vi submetita,
Nur unu ŝin vi ne bridas per ago aŭ sole per vorto,
Ŝin dorlotante, ĉar vi la pereigulinon embriis. 880
Ŝi Diomedon kuraĝan, la filon de l' glora Tideo,
Igas sovaĝe batali kontraŭ la dioj senmortaj.
En la komenco li trafis Kipridon, la manon vundinte,
Nun li, simila al dio potenca, min ankaŭ atakis,
Nur la rapidaj piedoj min baldaŭ forigis, alie 885
Longe mi kuŝus sufere en mezo de korpoj teruraj
Aŭ mi kripliĝus je ĉiam pro liaj bategoj per kupro."
  Lin ekrigardis minace la nubkolektulo Kronido:
"Gardu vin, malkonstantulo, apud mi tiel krieti!
Mi malestimas vin multpli ol ĉiujn Olimpajn senmortajn! 890
Ĉiam vi amas malpacon, batalon kaj sangan militon:
Per la senbrida spirito similas vi vian patrinon
Heron; mi mem ŝin apenaŭ prosperas per vortoj pacigi.
Ŝi ankaŭ nun eble estas la kulpo de viaj suferoj!
Sed mi ne povas pli vidi kiel vin pikas doloro. 895
Naskis vinvia patrino al mi, kaj mi estas la patro.
Se vin, terurmortigulo, embrius alia senmorta,