Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ho, vi de longe jam kuŝus pli sube ol la Uranidoj!"
  Diris li kaj al Peono ordonis kuraci la vundon;
Kaj, surmetinte rimedon dolorforigantan, Peono 900
Lin elkuracis, ĉar li ja ne estis naskita por morti.
Kiel la suko de fig' koagulas la lakton blankegan
Tute fluidan, se ĝin la miksanto rapide ekskuas:
Tiel rapide Peono sanigis la vundon de l' dio;
Poste lin lavis Hebo kaj donis tre belajn vestaĵojn, 905
Kaj li sidiĝis al Zeŭso, fiera de gloro multgranda.
  Nun ankaŭ venis en belan palacon de Zeŭso potenca
Hero, diino de Argo, kaj l' Alalkomena Ateno,
La homovipon bridinte, Areson la virmortigulon.


Kanto sesa. Kunvido inter Hektoro kaj Andromaĥo.

La batalkampon teruran forlasis la dioj senmortaj,
Sed la viraroj ĉi tie kaj tie ankoraŭ batalis
Kaj sovaĝege direktis la kupre-brilantajn ponardojn
Inter la bordo de Ksanto kaj Simoiso bruema.
  Telemonido Ajakso, l' Aĥaja apogo, l' unua 5
Siajn amikojn ĝojigis, la Trojan falangon rompinte,
Viron trafinte, plej bravan el ĉiuj Trakiaj herooj,
Lin, Eŭsoridon Akamon, teruran per kresko kaj forto;
Li en komenco lin trafis en supron multharan de l' kasko
Kaj lian frunton trapikis; en lian kranion profunde 10
Iĝis la kupro, kaj liajn okulojn mallumo vualis.
  Post ĉi tio mortigis heroo Tidido Aksilon
La Teŭtrasidon, loĝinton de l' belkonstruita Arisbo,
Riĉan je multaj trezoroj kaj ankaŭ amatan de homoj,
Viron gastaman, loĝintan sur vojo tre oft-vizitata; 15
Sed el la gastoj neniu de li la pereon forigis,
Al li veninte kun helpo. Kaj lin Diomedo mortigis
Kun la servant' Kalezio, lia ĉevalkondukisto,