Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj ili ambaŭ sendise eniris en teron malluman.
  Sed Eŭrialo mortigis Ofeltion kaj Dreson 20
Kaj al Petas' kaj Esepo sin ĵetis, kiujn la nimfo
Abarbareo al Bukoliono multglora naskis;
Bukoliono, la ido de Laomedono noblega,
Filo unua, naskita sekrete de sia patrino,
Estis paŝtisto kaj ame kuniĝis kun tiu ĉi nimfo. 25
Ŝi gravediĝis kaj metis en mondon al li dunaskitojn;
Nun ili estas rabitaj je l' forto kaj membroj de korpo
Per Mekistido, preninta l' armilojn de ŝultroj iliaj.
  Post tio ĉi Astilaon mortigis la vir' Polipeto,
Kaj la Perkosan Pediton renversis la reĝ' Odiseo 30
Per ponardego, kaj Teŭkro mortigis Aretaonon.
La Nestorid' Antiloĥo trapikis Ableron kuraĝan,
Kaj Atreido, la reĝo de viroj, l' heroon Elaton;
Tiu ĉi loĝis sur bordoj de l' belekuranta Satnio
En la altega Pedaso. Leito mortigis Filakon. 35
Post tio ĉi Melantion mortigis l' hero' Eŭripilo.
  Sed la hero' Menelao ekkaptis la viron Adraston
Tute vivantan, ĉar liaj ĉevaloj forkuris pro timo:
Ili subite metiĝis en branĉojn de tamariso
Kaj, la timonon de lia kaleŝo rompinte, foriĝis 40
Rekte al Trojo, sekvante aliajn timintajn ĉevalojn;
Li mem ruliĝis rapide al rado de sia kaleŝo
Per la vizaĝo en polvon, kaj apud li baldaŭ stariĝis
La Atreid' Menelao kun la ponardego longombra.
Liajn genuojn Adrasto ĉirkaŭe ekprenis petante: 45
  "Ŝparu, Atrid', mian vivon kaj prenu por ŝanĝo depagon.
Mia patro posedas en hejmo multegajn trezorojn,
Multe da kupro kaj oro kaj fero, tre arte forĝita,
Kaj mia patro el tio ĉi donos grandegan depagon,
Se li sciiĝos ke mi sur la ŝipoj Aĥajaj troviĝas." 50
  Tiel li diris kaj tuŝis la koron de la Atreido;
Li jam intencis lin doni al unu el siaj servantoj
Por lin konduki al ŝipoj Aĥajaj. Sed Agamemnono
Venis kurante kaj al Menelao minace ekkriis: