Saltu al enhavo

Paĝo:Ivanov - Ruĝo kaj Blanko, 1926.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Kras dank’ al tiu ludo nerv-malsanis, ŝvitis, kapdoloris elcerbigante movojn:

— Se li, se li iros tien, do mi — alien ; se li… Sed se-li-gata ĉiam estis li, ne la ĝendarmo.

Mi ne ludis kaj preferis esplori la ĉirkaŭaĵon aŭ renkonti vagonarojn.

2. Signal-letero

Ĵus estis alveturinta la alnorda vagonaro. Mi malrapide promenis apud ĝi. En ties finparto malfermiĝis la pordeto kaj al mi saltis alta homo, mallaŭte dirinte :

— Estu preta, Lod.

— Ĉiam.

(Tiumonate ni akceptis ĉi-kaŝparolon skoltan)

Kaj la homo rapidmove transdonis koverton :

— Regionkomitato ĝin sendas. Rivelu la tekston laŭ n-o 3.

Kaj li foriĝis.

La vagonaro ekgrincis. Mi min turnis al la stacikontoro kaj ekrimarkis la ĝendarmon. Rekta, kiel telegrafa fosto, li senmovis apud la kupra sonorilo. Streĉokule li min observis.

— Ĉu konatulon? Okazas, okazas. Kaj eĉ letereton?

Mi ekmiris:

— Konatulon? Kiam?

— Ĉu ne? Ĉu tiu altulo nur demandis: kie fluas bolakvo por pasaĝeroj?