Mi ekridis:
— Ĉu serĉu vi, ĉu ne serĉu, kato sendenta, tutegale vi trovos nenion! La birdeto jam estas fo—or!
— Sekve ĝi estis ĉi-tie?
Kaj li formarŝis.
3. Kras plendas kaj sin pledas
— Kion vi faris? — ekflustris nerve Kras: — Ĉu vi ne komprenas, ke nun mi estas pereonta. Post la “afero” vi nepre ricevos “novajn instrukciojn” kaj forkuros sendanĝeran lokon. Kaj mi restos sola. Certe oni min kaptos laŭ denunco de ĉi vulpo (li vidis nin kune, li rimarkis la kaŝletereton; li ĝin eble restarigos) kaj min oni pendigos, akuzinte pri drat-difekto, ĉar por tio ne ekzistas malpli severa puno.
Mi preskaŭ ne aŭskultis liajn parolojn. Alio min okupis tiutempe. Eble la fripono ion suspektas aŭ havas fadenfinojn de l’ afero en siaj manoj? Kiamaniere tion mi eksciu? Eble li preparas kaptilon por ni, aŭ damludas kun ni laŭ sia kata sistemo.
Min rekonscigis la vizaĝ-esprimo de Kras, kies paroloj, ree trakuris mian cerbon. Li ne plenumos, ŝajne! Kaj mi ekkriis:
— Ĉesu ĝemi, ne infanaĉu. Kion ajn ni faras, ni faras plenkonscie, sciante kio nin atendas. Eble post la afero vi estos arestita, sed kiu pruvos, ke vi ĝin partoprenis? Min oni povas ankaŭ aresti, ĉar mi devas tutegale resti en Donecregiono por gvidi la strikon, kiu nepre eksplodos, ĉar la reakcia