Saltu al enhavo

Paĝo:Ivanov - Ruĝo kaj Blanko, 1926.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

premo pligrandiĝos post nia afero. Ĝendarmaj ĉashundoj esploros la tutan regionon: multaj kumaradoj estos arestitaj; laborist-indigno, kiu nun bolas interne, eliros eksteren. Okazos milit-ribelo. Civila milito. Socia revolucio. Ruĝa ŝtormo skuos la mondon kapitalistan, kaj tiel plu… Nia tasko estas tre grava: ni donas la signalon. Ties malsukceso povas por longa tempo prokrasti la tutlandan revolucian eksplodon. Do ni estu singardaj.

Tiel parolis mi, sentante, ke Kras fariĝas pli kaj pli fremda por mi ĉiuminute. Lia kapo falis sur la inkmakulitan tablon kaj li plorĝemis, kiel hundido.

— Por vi bone estas. Vi nur ŝmiras min. Vi ne revenos, ĉar Nordano vin amas kaj ne sendos por aresto. Vi estas grava figuro. Kaj mi… mi estas nur griza revolucia ŝaksoldato, kies pereon eĉ neniu rimarkos. Via pensmaniero estas tiu de l’ carisma generalo, kiu el sia oportuna, sendanĝera kabineto direktas al morto milionojn da unuoj. Ili fariĝas sterko. Kaj poste la generaloj plej trankvile rikoltos per fremdaj manoj. Vi ankaŭ generalas. Vi ne atentas, ke mi deziras ne malpli forte ol vi ĝisatendi la novan soci-ordon. Sed kial do mi devas morti, kaj niaj ĉefoj (kiuj nenion faras eksterlande kaj sendanĝeras) estas ĝuontaj la vivon estontan? Mi donis sufiĉe da sango al la partio: forigo el Instituto, 3 jaroj en malliberejo, hundaĉa vivo. Kion… kion vi volas ankoraŭ? Ĉu iam oni diris al mi afablan, kamaradecan vorton? Nur insultoj pri mia inteligentula deveno. Malkonfido.