Senkontraŭdiraj dekretoj: “K-do Kras estu tia! K-do Kras estu alia! K-do Kras iru tien, iru alien.” Ĉu oni demandis iam mian opinion mian konsilon? Kiu atentas nulon? Tamen nulo havas sian apartan vivon kaj volas kelkiam ekzisti nur en si mem kaj nur por si mem.
Verŝajne lia monologo daŭras kelkajn horojn, se mi ĝin ne ĉesigus.
— Sekve vi rifuzas? Bone, sinjoro Kras.
Kaj mi direktis min al la pordo. Sed li kaptis mian bluzon, konvulsiis, hurlis:
— Ĉiam la samo. Mi malfermis animon mian al vi, konsilon kamaradan petis mi, helpon kaj vi… generalas nur.
Mi ektimis, ke iu kaŝ-aŭskultos ĉi-historion kaj forte eltiris la bluz-ekstremon el liaj malvarmaj fingroj. Mi forkuris hejmen. Tie mi preparis ĉion por serĉ-esploro, ŝargis mian braŭningon, metis ĝin en la poŝon, prenis fiŝkaptilon kaj ekpaŝis al la rivero.
4. La ponto ja estas gardata
Estis jam la dekoka horo. Mi min kaŝis en prunela arbustaro sur monteto riverborda. De ĝia supro trans densajn branĉojn mi povis sendanĝere observi la stacion, vilaĝon kaj forirantajn al horizonto relojn. Mi sidis senmove, tiom trankvile, ke vigla skolopo sidiĝis kviete apud mi sur la sablo kaj ekserĉis insektojn. La kanoj, sin klinante unu al la alia ŝajnis telegrafi ion sensacian. Dekstre sin