levis blankaj feraj traboj de l’ ponto n-o 1, kiu ŝajnis pendi en aero. Apud la ponto nigris figureto, ne pli granda ol formiko.
Kaj mi rememoris: la ponto ja estas gardata. Tie ĉiam deĵoras soldato kaj du aliaj sidas en kabano ĉe apuda legomĝardeno.
Ĉu kamaradoj ne forgesis ĉi-fakton? Se mi mem forgesis, do ili… Kaj mi eksentis la ŝultron konvulsii. La fiŝkaptilo falis kaj brue batis la akvon. La skolopo timigite svingis la flugiletojn kaj forflugis trans la riveron. Tremante, per la mano maldekstra mi elpoŝigis la horloĝon. La 20-a horo. Mi ĉirkaŭrigardis. Iris neniu. Nur ĉe l’ horizonto abrikot-kolora sur la ŝoseo aperis malgranda polva nubeto kaj foriĝis tuj. La suno subiris kaj violaj ombroj avide lekis ankoraŭ varman teron. Mi malsupreniĝis al vojeto, kiu rampis inter kanaro kaj prunela arbustaro. Veninte al la ŝoseo mi ree min kaŝis en densejo.
La ponto blankis tra mallumo. Alte, alte en ĉielo kriis sovaĝaj anasoj kaj anseroj. Odoris marĉo, kie kvaki senĝenaj ranoj.
5. Kion faros Kras?
Ĝuste je dudek kvin minutoj post la dudeka horo ekbruis la radoj kaj sur vojkurbiĝo haltis simpla kamparana ĉaro kun du vilaĝanoj. Ambaŭ ili saltis al la tero. Unu komencis ordigi la jungilaron kaj la alia urinis malrapide. La lasta estis ti-kiu trans-