donis al mi la leteron. Sed la maljunulo? Mi streĉis la okulojn kaj subite rekonis:
— Nordano, bonan vesperon!
— Ne skrapu la gorĝon, Lod. Ĉio estas en ordo?
Mi tuj montris la nigran formikon, kiu marŝis kun fuzilo ĉe la ponto:
— Necesas lin forblovi! Ĉu vi pripensis, ke krom lia fuzilo ankoraŭ du estas en la kabano?
— Ne faru tumulton, ne babilaĉu. Mankas tempo. Raportu pri Kras. Eble li disenterias? Malplaĉas al mi ĉi nazumulo. Ne kredas mi al vitrokulaj strigoj. Kaj la apudponta soldato, li estas nia kamarado. Li ebriigis du aliajn kaj nun ili dormas kunligitaj en legomĝardeno. Jen ĉio. Nun vi rakontu.
Rapide mi komunikis pri Kras-perfido. Nordano kraĉis, grimacis, insultis. Fine li vort-ĵetis:
— Simpatias ili laboristaron, kiel kato muson.
Parol-onanistoj. Bone. Vi ankaŭ estas tro saĝa. Kial do antaŭe vi ne komunikis, ke Kras jam plene forputris. Por tiu grava loko ni sendus aliun.
— Sed ĉu li denuncos, kiel vi opinias? — nedecideme demandis mi.
— La demando malfruis. Necesas labori. Kras ne malhelpos. Tiuj kadavraĉoj nek volon havas, nek kuraĝon. Li ne perfidos, se oni lin ne tuŝos. Tamen se oni eĉ iom pikos lian fingron, li tuj ĉion elverŝos. Nu, pri tio sufiĉas. Lod, prenu bikfordan ŝnuron; Ĵak! vi restu ĉe l’ ĉaro… Kvazaŭ riparu ĝin. Se okazos danĝero — fajfu dufoje. Ĝis la…
Kaj ni disiĝis.