§ 5. — La Asocio konsistas el:
Aktivaj membroj aŭ Esperantianoj (jaraj aŭ dumvivaj);
Esperantiaj entreprenoj (1-jaraj aŭ 30-jaraj);
Aprobantoj (jaraj aŭ dumvivaj);
Esperantiaj Asocioj ;
Honoraj membroj.
§ 6. — Estas membro de U. E. A. (Esperantiano) ĉiu persono, kiu akceptinte tiun statuton kaj dezirante uzi la servojn de la Asocio, elpagas jaran kotizaĵon da 50 Sd. aŭ dumvivan kotizaĵon da 30 ₷.
§ 7. — Estas Esperantia Entrepreno:
Ĉiu entrepreno, societo, gazeto, korporacio, ktp., kiu akceptinte tiun statuton kaj dezirante partopreni en la servoj de U. E. A. kiel korporacio, elpagas jaran kotizaĵon da 5 ₷ aŭ tridekjaran kotizaĵon da 120 ₷.
§ 8. — Estas aprobanto:
Ĉiu persono aŭ korporacio, kiu aprobinte la celon de U. E. A. sed ne dezirante uzi ĝiajn servojn, elpagas jaran kotizaĵon da 1 ₷ minimume aŭ dumvivan kotizaĵon (por korporacioj, tridekjaran) da 24 ₷ minimume.
§ 9. — Estas Esperantia Asocio:
Ĉiu Asocio kiu plenumas la jenajn kondiĉojn:
1e Ĝia regularo ne kontraŭstaru la celon de U. E. A. folmulitan en § 1 de tiu statuto;
2e Ĉiuj ĝiaj aktivaj membroj estu Esperantianoj, laŭ ĝia regularo aŭ speciala decido.
La Esperantiaj Asocioj ne pagas kotizaĵon.
§ 10. — Estas honoraj membroj personoj, kiuj faris gravajn servojn al la U. E. A. aŭ kiuj pro sia sperteco kaj morala aŭtoritateco povos doni utilajn konsilojn kaj helpon al la Asocio. Ili estas elektataj de la Komitato.