Paĝo:Jarlibro - 1911.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ANTAŬPAROLO




Laŭ la nova Statuto de U. E. A., la Oficiala Jarlibro devas esti senpage sendata al ĉiuj Esperantianoj. Sekve de tiu decido kaj de diversaj proponoj ricevitaj dum la jaro, ni enkondukis kelkajn ŝanĝojn en tiun gravan eldonaĵon:

1e La Jarlibro, kiu antaŭe aperis laŭ diversaj serioj kaj aldonoj, de nun aperos nur unu fojon ĉiujare, en novembro. Sed por ebligi konstantan uzeblecon de niaj servoj kaj por ke niaj membroj havu ĉiam fidindan adresaron de niaj reprezentantoj, aperos dufoje en la jaro Aldono al la Oficiala Jarlibro [1], kiu enhavos ĉiujn ŝanĝojn okazintajn post la apero de la lasta adresaro kaj la liston de la novaj Delegitoj. Tiun aldonon devos memkompreneble akiri ĉiuj personoj, kiuj ofte uzas la servojn de U. E. A. por eviti malagrablaĵojn rezultantajn de la ŝanĝoj, neeviteblaj pro la multeco de niaj Delegitoj. Oni ankaŭ povos korekti duonmonate la adresaron laŭ la oficiala informilo de U. E. A. aperanta en la ĵurnalo Esperanto.

2e Ĉar la Jarlibro estas difinita pro ĉiuj membroj ni forigis el ĝi ĉion, kio rilatas speciale al la tasko de la Delegitoj kaj Konsuloj, por kiuj ni eldonis apartajn instrukciojn. Ni tamen enmetigis ĉiujn regularojn, kiuj estas utilaj ankaŭ al la

membroj.

  1. Ĝi aperos en februaro kaj junio. Prezo: 10 Sd., afranke.