Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

»En la biblioteko, kiam li venis por preni la Tukididon.«

»Al mi ŝajnas, ke la junulo tro multe legas. Serioze mi interparolos kun Gnifo. Ĉiun honoron al la klereco, sed se oni estas delikata kiel Kajo, oni devas ion entrepreni por fortigi sian korpon. Cinno rekomendis al mi skermiston; foje mi venigos tiun homon. Nu, mi volus el mia filo fari ne hejmsidulaĉon.«

»Miaopinie tiu zorgo estas superflua,« rimarkigas la patrino kun kaŝita rideto en la voĉo. »Kirissa diris, ke li ree ŝtelkuris al siaj stratamikoj. Jen li! Kajo!«

La infano kaplevas, salte ekstaras kaj atendas. Aŭskultante la konversacion de la gepatroj, li tamen enprofundiĝis en sia plej amata aŭtoro. Por momenteto, jen, la gepatroj rimarkas en la grandaj, ardaj okuloj strangan, fremdan flamon, sed kvazaŭ la kurteno jam falus antaŭ la brilajn stelojn: perdiĝis ilia senlimeco, ili iĝas malprofundaj kaj klaraj.

»Ĉu vi ne aŭdis Kirissan?« riproĉetas la patrino.

Mallonga hezito, poste kapbalanco, duone spiteme, duone konfuzite.

»Do, kial vi ne venis?« Feliĉe, la patrino ne atendas la respondon, sed tuj pludemandas:

»Kion vi ja faras tie ĉi?«

»Mi legis« respondas Kajo eviteme.

Nun alpaŝas la patro kaj jam prenas la libron.

»Tukidido… nu, ĉu vi ankaŭ komprenas, kion vi legas?«

Denove la kapbalanco, sed nun vigle, ĝoje.

»Ree vi kombinis la batalplanojn, ĉu? Ankaŭ korektadis grekajn strategiistojn?«

Embarasa ridetado — la ridetado de l’ knabo, kiam oni divenis liajn revojn. Sed la rigardo estas