Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

firma kaj konfidema: Kajo konas la patron, li scias, ke la patro havas komprenon pri lia juna animo.

La sinjoro edilo sidiĝas sur la benko, tenante ankoraŭ ĉiam en la mano la libron. Bonvoleme li demandas:

»Do, kiel vi imagas ĉi tiun aferon? Kiel vi konkerus Platean

Kajo primeditas. Fikse alrigardante la patron li komencas disvolvi la planon. La edilo aŭskultas, forperdiĝas lia rideto, lokcedante al atentema mieno. Jam post mementeto ili ambaŭ vive interdiskutas: ne ekzistas rimarko, kiun la knabo ne scius kontraŭrespondi. Fiere jam brilas la okuloj de l’ patro kaj Kajo inspirite altenflugas.

Sed ve! La patrino ne partoprenas la konkeron de Platea. Dum Kajo parolis, ŝi, siavice, rigardis kaj observis. Kaj subite en la plej vervan disvolvon de la taktikaj ideoj ŝi enĵetas la neatenditan demandon:

»Ĉu dum la tuta tempo vi estis en la ĝardeno?«

Rapida flankenrigardo. Mensogeto ne utilus.

»Ne… ne« aŭdiĝas — jam hezite.

»Do, ree vi saltis trans la muron? Ree en la bando de bubaĉoj?«

»Ne bubaĉoj tio estis,« vive sin defendas Kajo. »Kujo Kotto estis kune, ankaŭ Scevolo — kaj ĉiuj.«

»Kaj kion vi faris?« nun komencas enketi ankaŭ la patro.

»Ah nenio — li ludis.« La situacio iĝas pli kaj pli embarasa.

»Vi ludis! Tiel do! Eh, pro kio tio ĉi?« La dekstra montrofingro de la patro jam glitas laŭ la freŝa gratvundo sur la sunbruna vizaĝo de l’ knabo.