Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

»Ĝi — de Bibulo.« Ĉiam pli malrapide elfluas vorto post vorto.

»Vi interpugnis

Senresponde.

»Vi interpugnis, ĉu? Jes aŭ ne?« EN la rigida voĉo tremetas nekaŝata akreco.

La nerekta respondo estas defenda majstraĵo:

»Ĉar mi ne permesas ofendi onklon Mario.«

Malaperas vertikala sulketo el la frunto de l’patro. Glata kaj senmova iĝas lia vizaĝo. Kun akcentata trankvilo li demandas:

»Ĉu Bibulo ofendis onklon Mario?«

»Jes

»Kion li diris?«

Kajo hezitas. Tiam li respondas klare kaj mallonge:

»Tion mi ne povas al vi diri.«

»Kial ne?« La kolersulko reaperas. Sed Kajo estas nekonfuzebla.

»Ĉar vi vizitus lian patron.«

Rapida suprenrigardo, poste nerimarkebla rideto de l’ kompreno ĉe la forte kunpremitaj lipoj. Fiere ekruĝas Kajo, kiam la patro diras, kvazaŭ parolante kun plenaĝulo egala al si:

»Jen mia honorvorto, ke mi ne vizitos lian patron. Sed vi devas al mi laŭvere ĉion elrakonti.«

»Nu, Bibulo diris: estas vera feliĉo, ke Sullo forpelis el la urbo tiun pleban alkurinton.«

Silento. Pote:

»Kaj vi?«

»Mi vangofrapis al li kelkajn sonorajn,« respondas Kajo kun bela sincereco. La patrino subite sin turnas kaj ial okupiĝas pri la florbedo.