Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

»Kaj post tio li vin gratvundis?« Mieno de la patro restas terure severa. Tro severa ja por kredigi pri seriozeco de sia esprimo.

»Jes,« malestime kapklinas la knabo. »Tiu malbravulaĉo ĉiam nur gratas. Nu, tiam mi lin batregalis«. Kaŝe li rigardetas supren al la patro. Li ne estas tute certa, ke la lasta vorto ne vekos ĉe la patro malagrablan pensofluon.

Sed la patro estas bona kiel ĉiam.

»Vere, vi meritas punon,« li diras — »sed ĉar vi estis sincera, estu pardonite al vi. Aliafoje ne kuru sur la straton kaj vi ne devos aŭskulti, kion tia malsaĝulo babilaĉas.«

Li jam rompas la interparolon: »nun iru en la domon, lavu la manojn kaj transvertu vin.«

»Jes, patro.« Ĝojante, ke li tiel bone elturniĝis, Kajo forrapidas por malaperi.

»Ĉu ankoraŭ ĉiam vi havas zorgon,« — aŭdas Kajo la varman patrinan voĉon — »ke li fariĝos hejmsidulaĉo?«

»Ne,« ĝoje respondas la patro. »Tiu knabo kapablos iam esti brava. Oni devas lin nur bridi. Sed mi kredas, ke pro li mi ĝisvivos grandan ĝo…«

Kajo ne plu aŭdas. Sed eĉ tio sufiĉas por ŝveligi lian bruston kaj ĝermigi firman decidon, ke ĉe la unua okazo li fervore pugnoknedos Bibulon.