»Celu kaskokreston — salto al — salto for — al — piko!« Facila movo de la kontraŭula ŝildo, la armilo jam forglitis.
»Refoje!«
»Salt’ al — for — al — pik’!«
»Fuŝe! Refoje!«
»Al — for — al — pik’!«
Senmove tenas la instruisto ŝildon, sed la glavpinto tamen maltrafis sian celon: je pli ol du coloj ĝi ekfumis preter la giganta korpo en malplenon kaj Kajo fal-kline post ĝi.
»Celu! Celu hej!« tondras la kontraŭulo. »En la vera batalo vi jam estus kadavro. Refoje: sindefendo kaj tujsekva reatako!«
»Al — for — al — pik’ — rebat’!« Apenaŭ li povas defendi sin per la malgranda ronda ŝildo. »Al — for — al — pik’! Trafite!«
»Jam pli bone,« sonas el la kasko de l’ instruisto. »Nun ni tion priekzercu.«
Celu kaskopinton — ho, kiel bela estas hodiaŭ la vetero! — for — Ĉiuj kamaradoj iris por sin bani — pik’ — rebat’! — Ho, se ankaŭ li povus ĉeesti! Salt’ al — Estas ja certe terure amuze, Fabio estos — al — pik’ — rebat! Fabio certe denove petolaĵas kaj rolas marmonstron — for — kaj li devas ĉi tie tede skermolerni — pik’ — rebat’! — ĉe la kruda brutulo, nenion komprenanta kaj — ve, trafite! La maldekstra ŝultro pikbrulas. Estos bela kontuzaĵo!
Montri nenion! — Al — for — ne ĝojigi tiun ulaĉon, montrante, ke doloras! — Pik’ — rebat’! Lipmordi, tiam ne doloras tiom forte. Al — for — al — pik’ — rebat’!
De kie venis tiu malgranda knabino? Salt’ al —