Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

for — kial sin movaĉas ĉi tie tiu infanaĉo dume — pik’ — rebat’! Ha, kiel timplene ŝi rigardas! Ŝi certe — for — al — ankoraŭ neniam vidis kiel glavoluktas du viroj — rebat’! Alie ŝi ne estus tiel maltrankvila. — Al — for — Ne timu, ho etulino, al vi nenio okazos! Kajo alridetas ŝin, forgesante, ke la retviziero kovras lian vizaĝon.

Tri furiozaj batoj ektondras sur la bronzan kupolon de lia kasko. Kajo svensente ekŝanceliĝas dorsposten.

»Atenton!« krias la malafabla voĉo de la skermisto. »Ne nun estas la tempo por okulumi la knabinojn.«

»Eh, kion permesas al si tiu ĉi impertinentulo? Kion li pensas, kiu ja estas antaŭ li?« En Kajo disflamiĝas furiozo. Li forgesas la lokon, la horon, la malgrandan knabinon — ja ĉion kaj sin ĵetas kontraŭ la giganton.

Tiu ĉi staras momenton tute konsternite, poste incitite ekspiregas, ĵetas la ŝildon antaŭ la korpon kaj pli firme kaptas la glavon. La junulo fariĝis sovaĝa kato. Regulaj batoj postsekvas la malregulajn, lernaĵo alternas kun spontaneaĵo, efektiva pluvego da batoj akraj kaj plataj krakas sur lin maltrafe kaj trafe. La rutina skermisto komencas sin defendi. »Hej, li nun ekzemplos al tiu ĉi junuleto!«

Se oni povus lin nur altuŝi. Sed li estas fiŝsvinga: forglitas el sub klingo, ŝanĝas la starlokon, jen ĉi tie, jen tie — unu, du batoj, kontraŭ kiuj la junulo ne forsaviĝas, ne povas lin bridi — Piko! Kaj ree piko! Demono! Ja, malgranda demono!

Tondra rido ĉe la enirejo, poste alvokoj:

»Haltu! Haltu do!«