Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kajo retiriĝas, resobriĝinte turnas la kapon. Ĉe la enirejo staras brilvizaĝe la patro kaj apud li — ĉu eble? Mario! Onklo Mario estas denove en Romo!

Jam for la glavo kaj ŝildo, jam for la skermogantoj de sur la manoj, malferme cedas la buko de l’ kasko, ankaŭ ĝi forruliĝas kaj Kajo jam fluge sin ĵetas en la ĉirkaŭprenon de la maljuna leono.

»Ho, onklo Mario!« li ĝojkrias. »Onklo Mario!«

Tiu ĉi alpremas lin al la brusto, ke Kajo aŭdas kraketi siajn ostojn, tiam ekkaptas lin ĉe l’ ŝultroj kaj tenante antaŭ si, boras la flamŝprucajn okulojn en lian vizaĝon.

»Tigreto mia!« ridas Mario fiere. Kaj turninte sin al la patro li diras: »he, kion vi rakontis al mi pri ia nematura lernoknabo. Li estas ja perfekta skermanto.«

»Eĉ majstra,« aldonas ies voĉo. Kajo ekrigardas supren. Estas ankaŭ tria persono en la skermejo, dikmalgranda, larĝŝultra homo kun grasa vizaĝo.

Mario alrigardas la parolanton dume liaj manoj skuas la ŝultrojn de l’ knabo, kiun li ankoraŭ tenas.

»Cinno,« li krias per voĉo sonoranta kiel raŭka trumpeto, »kiam ni ree ekmilitos kontraŭ Sullo, kontraŭ tiu malbenita hundaĉo« — ruĝa onda trapasas sur la malhela vizaĝo — »kontraŭ tiu nobela kanajlo kies intestojn mi elŝiros tuj, kiam —«

Kvietige metas la patro sian manon sur la ŝultron de la ekscitita homo, kiu — tute ne sciante, kion li faras — skuas la duonkreskan junulon kvazaŭ sakon. Mario tuj ĉesas kaj fine ellasas Kajon.

»Jes, jes« li elmurmuras, »mi ja scias. Sed kiam mi nur ekpensas pri tiu aĉulo, sango tuj albolas en la kapon.« Mario rigardas ĉirkaŭ si kaj ekokulas al