Jam fordronas la sovaĝaj krioj de l’ forumo.
Profunda, solena silento de la Sankta Ŝoseo envolvas
ambaŭ junulojn, kiuj — ŝultron ĉe l’ ŝultro — trenas
la piedojn al la templo de Jupitro. Samaĝaj, ili evidente
portas ankoraŭ mallongan tempon la virtogon.
Sed ĉiu ilia gesto estas aparte plena de patricia digno,
laŭnaske kaj eduke sorbita en la sangon. Eĉ pli, tion
ankaŭ pruvas ilia sama sintenado: ambaŭ tenas la
dekstran manon en la antaŭaj faldoj, dum la maldekstra
senzorge pendas. Tiel ili preskaŭ similas al du
militistoj de la blanka, pacama militistaro, kiuj patrolas
tra la stratoj de la metropolo.
La Fabiano unua rompas la silenton. Li rimarkigas turnorigarde al la jam marŝita vojo:
»Eh, kiel tie oni krias, gestas, kiel ekscitiĝas! La plebo kondutas kvazaŭ oni ne scius, ke la sorto de Romo estas jam delonge decidita aliloke.
La Juliano kaplevas.
»Oni mem estas kulpa,« diras li mallonge.
»Jes,« kapjesas la Fabiano. »Oni devis ne permesi, ke la afero tiom disŝvelu. Nun, post kiam unu mortis, la alia per unu sola buŝmalfermo englutos la tutan forumon.«
Li eksilentas kaj subite ekridas: