Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

transpaŝas la lastajn ŝtupojn kaj atinginte la plataĵon, li direktiĝas maldekstren.

El la ombro de la kolonoj forŝiriĝas figuro, vokas lin ies voĉo:

»Ho sinjoro

Li turnas la kapon: estas unu el la hejmo-sklavoj, la grizhara hispano, kiu servas, de kiam la junulo memoras.

»Vi?« mire li demandas. Subite li rimarkas la tremetajn lipojn, la larmodronajn okulojn. Kvazaŭ pinto de arda pinglo, boriĝas tra lia brusto la disbrula timo. »Kio do okazis?« li elraŭkas.

La sklavo alproksimiĝas kurbdorse, braketende, li genufalas antaŭ la junulo kaj tremmane, liptuŝe, kaptas la borderaĵon de la togo. Sovaĝa plorsingulto konvulsie skuas lian tutan korpon malhelpante la parolon. »Sinjoro! Juna sinjoro!« jen ĉio, kion li elbuŝigas.

La junulo alkliniĝas kaj kaptas liajn ŝultrojn:

»Kio do okazis?« li ripetas jam ekvilibre.

La firma mankapto kaj trankvila voĉo rekonsciigas la maljunulon. Levinte sian larman vizaĝon, li elbalbutas:

»La sinjoro — malfeliĉo —«

»La patro?« malgraŭ la peno, ĝi estas elkrio de plej sovaĝa doloro. La sklavo kapjesas.

La Juliano jam forgesis la patrician kaj pastran dignon: unugeste li kaptas kaj transĵetas la togon. Longpaŝe li jam saltas malsupren laŭ la ĵus irita ŝtuparo. La maljunulo postsekvas, kiom permesas al li la tremaj kruroj.

Hejmrevene la Juliano tiras el la sklavo la plej gravajn informojn. La pretoro foriris kiel ĉiumatene