Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

edzino kun tima, humila esprimo en la ronda infanvizaĝo. Ŝia korpo ŝvelas pro la infano, naskota post kelkaj monatoj. Ĝis nun ŝi staris ĉe l’ piedo de la katafalko. Kaj tiu ĉi stranga koincido de la vivo en kreiĝo kaj ĉeso donas al la solena malĝojo de tiu ĉi momento preskaŭ ĝenan kontraston.

Per la malrapida, senesprima gesto, kiel ĵus la patrinon, la edzo resalutas sian junan edzinon. Li preteriras ŝin, dum ŝi senbrue, kvazaŭ kun senkonscia ĝemeto, flankeniĝas. Meze de la ezo, ricevinta lumon tra aperturo en la tegmento, li haltas antaŭ la kadavro de sia patro.

La katafalko estas tegita per orbrodita, skarlata kovrilo, super kiun oni sternis la plej delikatan tolaĵon kaj surŝutis florojn el la hejma ĝerdeno. Jen la lasta kuŝejo de pretoro Kajo Julio Cezaro, la patro. Envolvita li estas en la veston de sia ofico, kiun apudas insignoj de liaj senatana rango kaj patricia deveno. Folia girlando, signo de la militheroeco, fleksiĝas ĉirkaŭ la frunto. La okuloj estas fermitaj, la vizaĝo montras trankvilan, preskaŭ serenan mienon. Ŝajne la pretoro ĵus plenumis malfacilan, longatempan taskon kaj nun kore ekĝojis pro la akirita ripozo.

La filo alpaŝas tute proksimen kaj senvorte mallevas la rigardon al la mortinta patro. Iom fore haltas la patrino kaj edzino, kvazaŭ nevolante ĝeni la mutan interparolon de la vivanto kun la mortinto.

Al la junulo ŝajnas, ke li estas tute sola kun tiu pala viro, senmove kuŝanta antaŭ li sur la luksa katafalko. Tute sola en la tuta, vasta mondo. Li rememoras milojn da delikataj, neeldiritaj vortoj kaj ili nun ektorturas lian koron. Li pensas pri la senlaca zorgemo de l’ mortinto, pri la fruktodona amo kaj