Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Senfina estas la vojeto. Ĉiufoje, kiam ŝajnas ke tuj montriĝos la kabano, jam aperas nova vojkurbo, gvidante eĉ pli internen en la netraireblan kanaron. Estas vojo, kiu rememorigas per sia kruela monotoneco la antikvajn fabelojn pri la labirintoj. En ili, la vojaĝanto, serĉante vane la elirejon, malespere vagas, ĝis kiam la plena elĉerpiĝo liberigas lin de la turmentoj. Ion similan al tia malespero sentas ankaŭ la junulo, trenanta sin antaŭen ŝanceliĝe, pezpiede. Ambaŭmane li kaptas en la trunkaron, ĝin puŝklinas, boras sin antaŭen, plue, kun obtuze sovaĝa furiozo, pelanta lin tute sen lia volpovo.

Fine — la kabano. Li frappuŝas la malaltan pordon kaj paŝas en la malluman ejon. Aero pezas kaj sufokas, sed la tegmento tamen ŝirmas kontraŭ la sunradioj, tiom dolore brogantaj lian nekovritan kapon. Li sin ĵetas sur la kuŝejon el sekaj, fagaj folioj kaj fiksirigardas antaŭ sin.

Jam tri semanojn tiel daŭras: de loko al loko, de kaŝejo al kaŝejo. Nenie ripozo, nenie sekureco: ĉiam saltpreta por kuri for — ien ajn, kiel li espereble almenaŭ dum kelkaj horoj, libere respiros. Kio estas dormo, la natura, profunda dormo, dum tiuj ĉi tri semajnoj, li preskaŭ forgesis. Nutraĵon donas al li sovaĝaj beroj, nokte ŝtelataj fruktoj el la vilaĝaj ĝardenoj kaj manĝradikoj kaŝe elfosataj en la kampoj. Unu-dufoje liaj amikoj en Romo sukcesis havigi al li per sekretaj senditoj nutraĵon: fumaĵitan viandon, kiun la malforta stomako ne povis digesti; panon, kiu dum la longtempa transporto ŝtoniĝis. Antaŭ ol manĝi, li devis ĝin eĉ akvumi en malpuraj kotmarĉoj. La sciigoj, kiujn li samtempe akceptis, estis malesperigaj: Sullo per teruraj, sangaj ediktoj frakasadis la lastan