Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/493

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Ekkono

Kaj nun — ek al laboro!

La vojo estas libera, ĉiu kontraŭstaro rompita, kaj ĉie, lim-interne de l’ romia imperio, oni atendas nur la ordonojn de Cezaro. Glave li traplugis tiun senfinan kampon kaj sange ĝin sterkis. La grundo estas preparita — ĝi atendas semojn.

Sed la semanto hezitas.

Kial? Ĉu li ion forgesis? Ĉu ankoraŭ io devas okazi antaŭ ol la granda kreado komenciĝos? Ĉu la direktisto de ĉiuj homaj sortoj trovas la tempon nematura? Sed, ĉu li ja mem ne diris, ke estas perdita ĉiu tago, kiu prokrastas komencon de agado, ke li havas nenian sopiron ol fine, fine, komenci la kreadon? Kaj nun tamen li hezitas?

Ripete ekŝajnis, ke li volas komenci. Tiel, ekzemple, kiam li venigis en Romon egiptajn astrologojn por reformi la kalendaron. Tiel, kiam li publikigis grandan dekreton pri la italaj komunumoj, en kiu oni ordigas ĝisdetale la burĝan vivon sur la apennina duoninsulo. Tiel, kiam li levis nedetrueblan digon kontraŭ la nesatigebla monavido de uzuristoj. Tiel, kiam li likvidis la longtempan malfeliĉon de l’ ŝtatpensiuloj, la sekretajn klubojn, la regadon de l’ grandurba popolaĉo. Tiel, kiam li loĝigis okdek mil siajn veteranojn