Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/494

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en Gallio por kolonii kaj romanigi la landon. Tiel, kiam li donacis al sia kara Transpadio plenan romian civitanecon. Tiel, kiam el ĉiuj provincoj li vokis en la senaton la plej eminentajn, la plej indajn virojn, formante el tiu korporacio veran reprezentantaron de la ŝtato. Tiel en sennombraj grandaj kaj malgrandaj reformoj, kiuj inundis la tutan imperion, fortorentante ĉion malnoviĝintan, anakronisman kaj revivigante, fruktigante ĉion novan, espervekan.

Sed la vivo restis tia, kia ĝi estis, ĝi ruliĝas tra la malnova fluujo. Eble pli sukera, pli firmigita ol antaŭe, sed esence same: ŝanĝiĝis nek doloroj, nek ĝojoj. La tempesto de l’ nova tempo kiu devus ĉion fari alia, mankas; la granda alivalorigo de ĉiuj valoraĵoj ne venis.

Li, kiu devus tion plenumi, al kiu tio iam estis la vivcelo, ekkonis tion pli klare ol ĉiuj aliaj. Dum semajnoj, en la plej profunda soleco, en kiu neniu rajtas lin ĝeni, en multegaj sendormaj noktoj, li serĉas tion, kio de li forglitis. Li klopodas trovi la ŝlosilon, la sorĉvorton, per kiu li malfermos la trezorojn, kaŝatajn dum longaj jardekoj en sia plejprofundo. Kaj li scias, ke tio estas malebla: tio, kion li sentis neperdebla propraĵo, forpasis por ĉiam.

Kaj nun, kiam ĉio dependas nur de lia volo, minace aperas la demando, kiun tra la lastaj jaroj li starigadis al si ĝis tedo: kion fakte li volas?

Fari ordon, iam li diris al la maljuna Sullo. Antaŭ liaj okuloj tiam ŝvebis ordo, la definitiva ordo, kiu forviŝus eĉ la lastajn postsignojn de kaoso, dissolvante ilin en la kosmo, en la lasta Harmonio. Novan mondon li volis krei, tiun idealan mondon, kiun havis antaŭ la okuloj la senmortaj dioj, kiam ili kreadis tiun