Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/495

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉi malperfektan mondon. Li volis leviĝi super ĉio hazarda por elaranĝi tion, kio ankoraŭ ĝermis kaj rondflirtis, por kolekti tion, kio ankoraŭ estis disŝutita kaj malamika. Li volis elmasoni konstruaĵon, kies ŝtonoj fragmente kuŝis sur la profanita, de li konsekrota grundo.

Kaj nun li ekkonis, ke li volis ion maleblan, ke la Malperfekto, Impulsoj kaj Batalo estas fundemantaj leĝoj de l’ mondo: sen ili ĉiu vivo rigidiĝus. Do, la semoj ne povis elburĝoni, ĉar li tenas en la manoj lolon; li ne kreadus, sed detruus, li ne donus vivon, sed — morton.

Kaj plue li ekkonis: ke al la homoj estas malamiko ĉiu, kiu forrabas ilian memon; ke ĝuste al la plej noblaj el ili, ĉiu devigo, eĉ se ĝi ŝajnus utilega, estus fakte plej terura torturado; ke la realigo de lia verko ekstermus el la mondo tion, kio, sole, ĝin vivtenas: la liberecon.

Kaj fine li ekkonis, tion, kion en la brakoj da Kleopatra li nur antaŭsentis. Tion, kion unuafoje li klare vidis en la sangtago de Tapso. Li ekkonis per sobra, pripensema racio, kiun ne konfuzas distingo inter vero kaj falso: ke ne ekzistas tia ordono, tia edikto, tia — eĉ se plej forta — volmontro, kiu helpus al la homaro leviĝi kaj puriĝi. Ke entute ne ekzistas homaro, nek komuna ideo, ke fakte nur unuopulo vivas; kaj estas nur: mi — vi. Sed ankaŭ al la unuopulo oni ne povas helpi, se li ne helpas al si mem.

Ĉar, se li povus eĉ disŝiri sian koron kaj al ĉiuj, ĉiuj, montri la mondon, ene konstruitan, kiu havas nenion komunan kun tiu ĉi tera — eĉ se li tion povus: la infanoj de tiu ĉi mondo, absorbitaj en la vivo de siaj sentorganoj, rigardus lin per okuloj nevidantaj,