Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/496

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aŭskultus per oreloj neaŭdantaj. Ili priridus tiun fantaziulon, revanton, kaj eĉ la iometon da bono, kiun li povus al ili proponi, ili forpuŝus. Lia ofero estus senfrukta kaj li mortus kun la konvinko, ke li vivis vane.

Tial li devas silenti, kvankam li konas la savon. Sennombraj vojoj gvidas al ĝi, sed ĉiu homo devas mem trovi la propran: li povas nenion alian ol nur flegi, nur milde balzami la pusvundojn, ĉiu faŭkantajn. Li povas plifaciligi nur la eksteran vivon esperante, ke dum la paco de l’ ĉiutago li vekos en kalkaj noblaj koroj tiun pli altan vivon. Ne gvidi, sed nur montri la direkton. Ne pretigi la ŝoseon, sed nur forŝovi barojn, malhelpantajn sur la vojeto.

Kaj senti, ke li — nur li sola — atingis la celon.