Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

oraturoj. Tiu kanto sopiras kaj pretendas ion, kio nerifuzeble frapetas sur la koron de l’ aŭskultanto kaj tentas ĝin malfermiĝi, doni sin en la pasiajn tonojn.

Nur nun la artistino montras sian tutan talenton: ambaŭ tubetoj kaptas la saman temon kaj pilklude ĝin jen reciprokas, jen kuntintigas kaj denove lasas forflugi. Ĉu ne svingiĝas amparo en rondo, plektante sennombrajn figuretojn? Fine ambaŭ tubetoj perfekte ekakordas la melodion, kiu dutinte disperlas en sennombrajn kursonorojn, trilojn kaj koloraturojn.

Refoje kaptas la flutistino tiun temon; la aldtubeto blovas ĝin trankvile, trene, kvazaŭ dormema maljunulo. La soprano ĉirkaŭtentas la kunulinon, ŝajnas, ke spirete, spirete ĝi flustras al ŝi la rememorojn; vane ja: pli kaj pli mallaŭtiĝas la tonoj de l’ gvida instrumento kaj fine formortas.

En la ĉiam noveksplodaj aplaŭdoj la flutistino riverencas, malaperas.

La Juliano tion ne rimarkis: nekonata sento sufokegas lian bruston, korpreme kaj tamen feliĉige. Ĝis nun li havis malmulte da tempo por sin doni al sopiro; sed nun, eĉ ne sciante pri tio, li eksentas duoblan sopiron, kiu tute trankviligas lian nervostreĉon.

Denove ekregis silento. En la salonon eniris maljunulo, kun okuloj plenaj de akra inteligento, sed tamen iel nebulaj. Nikomedo kliniĝas al sia gasto: »Jen mia plej bona improvizisto« li klarigas ridete. »Nun rigardu!«

La poeto profunde riverencas.

»La reĝo ordonas?« li humilas demande.

»Verku poemon pri la gasto,« respondas la reĝo.

La maljunulo preterfluge alrigardas Cezaron kaj denove riverencas.