Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

»Verŝajne mi estas jam tro laca,« la Juliano denove defendas la malfeliĉulon. »Permesu do al mi retiriĝi!«

La reĝo, jam denove bonhumora, rideksplodas.

»Hu, kion vi imagas? Nun ja venos miaj dancistinoj!«

Inter la altaj tripiedoj kun flamoj de aromaj lignetoj sklavoj zigzagas ŝutante pulvoron en la pelvetojn. La flamoj endronas, vastiĝas peza bonodoro. La salono plimallumiĝas.

Ekspiretas muziko sur kordoj, karesas la orelojn, mildigas la lacajn sentorganojn. Jen, el la krepusko kurpaŝete alflugas blankaj ombretoj, poste jam pli klare brilas tra l’ mallumo: ses nudaj knabinkorpoj.

Ili venas unuvice, rigardante rekte antaŭ sin kun maske rigida rideto. Kvin paŝojn antaŭ la sofoj de la reĝo kaj Juliano ili haltfiksiĝas kaj unusvinge velkas teren, alklinante la fruntojn ĝis la mozaiko en la ŝtonplanko. Tiam denove ili resaltas kaj ekdancas la rondojn.

Komence malrapide, vindante sin en arte implikajn figuraĵojn — jen kuniĝe, jen disiĝe — en ĉirkaŭturnoj kaj paŝĵongloj, ili elmontras la flekseblajn korpojn. Estas ĝi senĉesa kuniĝo kaj disiĝo, kiuj forkaŝante la detalojn prezentas al la okulo nur alfluanrefluan luliĝon kaj ondadon.

Jen subite la spireta melodio fortiĝas, ekpasias. Pli kaj pli rapide turniĝas la dancistinoj, glitante kun serpente glataj fleksiĝoj unu preter la alia; du kaj du sin kaptas ĉe l’ manoj kaj fulme kirliĝas ĉirkaŭen. La juveloj, la perloj tintetas mallaŭte, disflirtas jam kriete incitetoj.

La servistoj zigzagas de tripiedo al tripiedo, riĉe