Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/532

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
KLARIGOJ KAJ NOTOJ

Estas ja kompreneble, ke tradukante tiel ampleksan verkon, mi renkontis diversajn problemojn, kiujn oni povas solvi diversmaniere. Mi klopodis uzi simplan, sed vivantan lingvon kaj eviti ĉiujn teoriajn preferojn. Tial mi ankaŭ ignoris la neologismojn, bazante min sur la Plena Vortaro, eldonita de SAT (I-a eld.). Sola neologismo estas la vorto »nervoza«. Sed ĝi jam firme eksidis en la ĉiutaga lingvo, kvazaŭ indiĝeno mem.

Tre malfacila problemo estis la transskribo de propraj nomoj, kiuj en la originalo venas en sia origina formo. Kiel konate en Esperanto ekzistas diversaj sistemoj por tiu ĉi celo. La plej logika estas, laŭ mi, tiu de Wüster. Tamen mi alprenis ne ĝin, ĉar la sistemo de Zamenhof estas multe pli uzata. Tial mi transskribis: Kajo Julio Cezaro kaj ne: Kajo Julo Cezaro. Ktp. Por ne deformi nerekoneble la proprajn nomojn (Koto, Cino, Kraso ktp.), mi decidis konservi la duoblajn konsonantojn (Kotto, Cinno, Krasso ktp.). Al la geografiaj nomoj mi aplikis la saman sistemon.

Kvankam mi persone preferus skribi »galo«, mi uzis la vorton »gallo«, ĉar — kiel zamenhofa — ĝi estas pli konata kaj cetere jam precedenco en verkoj de aliaj tradukintoj. — Same precedenco estas la vorto »tribuno« anstataŭ, eble, preferinda »tribunuso«. Sed por klara distingo mi uzis kursivon, montrante, ke ĝi estas fremda termino. — Krome mi preferis esprimojn kiel »stenografo« anstataŭ »stenografiisto«. — Virinaj nomoj havas finaĵon »a« (ekz. Julia). — La artikolon antaŭ »Juliano<