Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Pli proksimiĝas la dancistinoj, kaj ĉirkaŭringante la kuŝantojn, ili serpentas inter la tabloj kaj sofoj. Nur por sekundo ekvidas Cezaro nudan knabinmamon tuj ĉe sia pupilo, sed la sorĉa ŝajnaĵo jam malaperis. Post momento ĝi jam alŝoviĝas el alia flanko, denove malaperas, montriĝas ankaŭ triafoje, ĉirkaŭŝvebante la kuŝanton en pli kaj pli mallarĝaj rondoj. Preskaŭ helpopete ekrigardas la junulo transen al la reĝo. Tiu ĉi subite ekbrakas kaj kaptante unu el la knabinoj altiras ŝin al si sur la kuŝejon. Mallaŭta kvermurmuro, ŝajne de kolombo vekita el sonĝo, kaj tiam dronas en la purpuran mallumon ĉio vidita…

Kaj denove tiu nuda dancistino. Nun ŝi restas tute proksime, alkliniĝas super la Julianon kaj disbrakante enboras siajn aziajn flamokulojn en la liajn. Pli kaj pli ŝi kliniĝas super lia vizaĝo, la odora buŝo ekŝvebas super la lia, alspiretas ĝin glue, jam alsorbiĝante en senfina kiso. Du manoj ekkaresas lian frunton, liajn tempiojn, lian kolon, lian bruston — kaj tiam disbrula korpo febre rulfalas sur lin.

Estingiĝas la lasta tremflameto.


Kuzo Kotto havas hejme figureton el nekonata laktoŝtono, kiun multekoste trudis al li hebrea antikvaĵisto. Laŭdire ĝi devenas el Seriko kaj prezentas strangan estaĵon: fantazie vestitan viron, kiu sovaĝe braksvingas kun rikana vizaĝo kaj elruliĝintaj malbonaj okuloj. Kotto ĝin stilguste starigis sur belege broditan ŝtofon, same el Seriko. Kaj nun li faras grandan bruon pro nenio, same kiel ankaŭ pro la malgranda hinda statuo de viro, sidanta sur malfermita florkaliko. Li ĝin nomas Budho.