Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Pri tiu ĉi serika sovaĝulo Cezaro senĉese pensas, dum la komandanto, propretoro Marko Municio Termo, sapumas al li la okulojn. La maljunulo pasiginta la duonon de sia vivo en tendaroj tra la plej diversaj landoj, nun furiozas kaj verŝas en siajn vortojn la tutan galon. De tempo al tempo li ekpaŭzas por rericevi la spiron, poste denove li daŭrigas kun duobla furiozo.

»Ĉu tial mi konfidis al vi tiun ĉi mision,« li krias, »ke vi rulbaraktu kun aziaj malĉastulinetoj sur la silkaj kusenoj? Ĉu tiel do oni plenumas la ordonojn? Dum nin ĉi tie ĝisgorĝas koto, la sinjoreto lasas sin nutri per grasigitaj anseroj kaj egiptaj frandaĵoj kvazaŭ hundeto de publikulino! Kaj krome li ignoras ĉiun ordonon por reveni! Eĉ hodiaŭ vi estus ĉe tiu prostituita kortego, se Flavio ne venus por vin forkonduki. Kun la plej granda plezuro mi starigus vin antaŭ la militan tribunalon!«

Li buŝkaptas por aero kaj reĵetas la forglitintan togopinton trans la ŝultron. Poste li daŭrigas:

»Kiu diablo ja instigis vin, ke vi vin anoncu ĝuste al mia ekspedicio? Ĉu ne estas sufiĉe da militestroj, kiuj tiel militas, kiel vi ĝin prezentis al vi? Kiuj zorgas, ke al la sinjoroj-volontuloj ne manku vino kaj virinaĉoj! Ĉe mi tio ne ekzistas, karuleto! Mi kapablas klarigi al la junaj sinjoroj, ke la militarto estas diable serioza afero, ĉe kiu oni povas akiri nur vundojn kaj pedikojn! Ankaŭ vi, karuleto, tion ellernos! Mi ne devigis vin veni kun mi, sed ĉar vi ja estas ĉi tie, vi devas ankaŭ sperti, kion signifas militi sub Marko Termo!«

Denove spirpaŭzo. Furioze li kolerblovas kaj pluinsistas:

»En mia tendaro mi ne toleras kakbubojn, kom-