Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

prenite?« La ŝvelvortoj ŝajne lin senŝarĝigis. Pli trankvile, kvankam ankoraŭ sufiĉe furioze, li finas (Fine! — ekpensas la Juliano):

»Mitileno estas atakmatura. Morgaŭ matene je la kvina ni ekfrapos. Tuj anoncu vin ĉe tribuno Materno kile komandanto de la ataktaĉmento. Aŭ vi montros morgaŭ, ke vi ion valoras, aŭ diablo vin prenu. Tiuokaze nenia domaĝo pri vi! — For!« La lastan vorton li eltrumpetas kiel incitita militefanto: La Juliano brakleve salutas klopodante plej rapide malaperi.


Danĝere siblante turniĝas en la aero la ŝtonoj de la sieĝmaŝinoj kaj krakante disŝprucas kontraŭ la urbomurojn. La kabanetaj mur-rompiloj, kvazaŭ sangsoifaj hirudoj, jam engluiĝis al la larĝaj ŝtonblokoj. Laŭ la taktaj ordonkrioj ĵetiĝas la detruiloj jen antaŭen, jen malantaŭen, ĉiupuŝe plitremigante la strukturaĵon. Samalte kun la murdentoj balanciĝas la sieĝturo, ruliĝante sur cilindroj laŭ la improvizita digo kontraŭ la urbon. Ĝi estas tute envolvita per akvogutaj ledaĵoj, ŝirmantaj kontraŭ flamsagoj kaj peĉ-girlandoj. La ŝtonĵetilistoj kaj pafarkistoj senĉese pafante kaŭras post ĝia brustŝirmilo, dum interne atendas la legianoj sian vicon. La tranĉeoj estas jam fositaj ĝis la »mortangulo«: en ĉiuj svarmegas kurtaĉmentoj, atendante la ordonon por eksalto.

Malespere defendas sin la sieĝatoj. Post ĉiu pafofendo embuskas elektitaj pafistoj. Sufiĉas, ke aperu nur manpeco da korpo por esti trafita. Sian plej grandan atenton ili dediĉas al la turo, kiun oni etatakis el du flankoj. Dume sur la kabanetajn murrompil-