Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ojn kraktondras ŝtonblokoj. Unu el la rompiloj estas jam difektita kaj for el la batalo; en la tegmento de la alia oscedas vasta truego, tra kiu senĉese pluvegas brulaj ŝtipoj, pajlogarboj, ĉifonoj, bolantaj akvo, oleo kaj plumbo. Ĉe unu flanko tordiĝas el la kabaneto longa hokego kaj, kroĉigante al la murdento, ĝin rompas. Jam ĉasmaŝo kaptis la hokegon kaj dum surdiga kriego levas aeren. Sur ĝi ekbaraktas pende du legianoj, post momenteto du sag-erinacoj.

Cezaro saltas el sia arbetaĵe kaŝita observejo en la traĉeon kaj ĉirkaŭrigardas. Lia taĉmento, kuŝante surfunde de la tranĉeo, indiferente lin rigardas. En la okuloj de multaj li legas senkaŝan mokon: la ornamita volontulo en la freŝe nova uniformo ne imponas al la barbaraj, ĉifonaj bataluloj. Unu el ili ŝovas la manon sub la ledveŝton, enpense palpserĉas kaj fine metas ion sur la ungon de la maldekstra dikfingro. Kaj persiste rigardante en la vizaĝon de la junulo per la dekstra mano li tion dispremas. La ceteraj apenaŭ povas kaŝi la eksplodeman rikanon.

»Vi povis vin ja pli frue purigi!« furiozas la Juliano.

»Mi ne havis okazon,« spitemas la militisto. »Miaj sklavoj bezonis multe da tempo por bonodorigi la bankuvon kaj tiam estis jam tro malfrue.«

Kelkaj ridternas. La junulo sentas, ke lia reputacio pendolas sur rompebla hareto. Li jam ekflamiĝas, tamen subite sin detenas. Al tiu oni devas ekzempli, li pensas. Sed tute flegme, aŭ alie ĉio perdita!

Malrapide li alpaŝas tute ĝis antaŭ la homo.

»Leviĝu,« li diras danĝere mallaŭte, »kiam vi parolas kun via superulo.«

La homo kontraŭvole obeas. Sed apenaŭ li star-