Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Signalo — longe, rulsonore.

»Ek!«

La sekvaj minutoj ŝajnas al la junulo kvazaŭ ĥaosa ferbofantazio. Li vidas sin mem: grimpi sur ŝtuptegmentojn el ŝildoj, svingsalti sur la murkronon kaj, jen, subite li jam mezas en la plej furioza tumulto. Antaŭ li aperas vizaĝo kun elruliĝintaj okuloj. Per la glavklingo li frapas sur ĝin! Inter du kirasringoj li ekvidas fendeton kaj enpuŝas sian glavon, nekonsciante kion li faras. Unuafoje en li vivo la eksentas tiun teruran cedemon de la karno sub klingo en la mano — la molan ekpeziĝon de la trafita korpo, tiranta la brakon teren, kvazaŭ bulaĵo glitus de la klingo. Super lia kapo jam ekfulmas glavo, ŝvebante momenton super li sed ne surfalas. La ĉirkaŭkaptaj fingroj subite en konvulsia ektremo rigidiĝas.

Tiam abrupte ekregas silento en li kaj ĉirkaŭ li. La malamikoj komencas retiriĝi kaj forcedi la muroringon. Nur kvin-ses ankoraŭ rezistas, alfuriozante iun legianon. La Juliano lin tuj rekonas: estas tiu pedikĉasinto. La legiano jam terenfalas, lastaforte li ŝovas antaŭ sin la ŝildon, kiun post momento kaptas kaj forrabas furiozaj manoj. Unusalte Cezaro alapudas, ŝirme diskurante super li. La unuan atakanton li batas ŝildrande sur la korpon, ke tiu trafite forruliĝas, al la alia li enpuŝas klingon en la ventron. Jen, kiel tiu, en kies kolo subite pikfiksiĝas lanco, malaperas kvazaŭ forblovite.

Kaj tiam ĉirkaŭ li nur kamaradoj. Ŝanceliĝe li retiriĝas. Ĉie nur brilaj okuloj, manoj, kiuj preme skuas la liajn. Penege leviĝas la falinto, sanglipe li balbutas kelkajn vortojn de danko. Liaj hundfidelaj okuloj senĉese rigardas nur la Julianon. El