Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉiuj flankoj trumpetsignaloj. Distondra eĥo de l’ aklamoj: Mitileno estas konkerita.


Sur la agoro staras trupoj en maldensa karoovico. Meze Marko Minucio Termo, apud li la adjutanto, kiu nomvokas laŭ la listo.

»Volontulo Kajo Cezaro!« La Juliano elpaŝas antaŭen kaj haltas antaŭ la militestro. Tiu ĉi lin okulas de la kapo ĝis la kalkanoj kaj mangestas post sin.

»Jen la civitana girlando pro savo de kamarado el mortdanĝero,« li diras murmure. En lia mano estas girlando el kverkfolioj. Per mallerta gesto li ĝin fiksas sur la kaskon de la Juliano.

»Diablulo vi estas!« li ne diras ion plian, sed Cezaro scias, kion signifas tia laŭdo el la buŝo de Termo.