Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Infano

»Kajo!«

Silento. Nur insektoj zumetas en la varma tagmeza aero super la riĉkoloraj floroj de l’ hejma ĝardeno. Alie ĉio senvoĉa.

»Kajo! Juna sinjoro! La patro vokas!…«

La maljuna trakianino ĉirkaŭturnas la sulkan vizaĝon, palpebrumante per la miopaj okuloj ĉiuflanken; ŝi eĉ spirhaltas por pli bone aŭdi. Nenio. Tial, ĝemante, ŝi denove sin turnas kaj revenas tra la portiko en la domon.

»Mi ne povas lin trovi, ho sinjorino«, — aŭdiĝas la malforta, plorema voĉo de la maljunulino. »Certe li ree transsaltis la muron kaj nun vagaĉas kun la stratbuboj. Nu, ili foje lin eĉ mortigos.«

»Mi mem serĉos lin« respondas la plena, alda voĉo de l’ patrino. »Bone, bone, Kirissa, iru jam«.

Naztrumpetado, frotbruo de la lacaj, tremaj piedoj kaj poste denove silento.

El post mirta arbetaĵo elŝoviĝas malrapide kaj singarde infana kapo: akraj, grizaj okuloj, nun furioze fajrantaj; sub la maldika, delikattrua nazo kunpremiĝas la etkarnaj lipoj. Nun la infano rektiĝis tiom, ke ekvideblas la mallarĝa korpo ĝis la koksoj. La dekstra mano, montrante sperton, lerte eksvingas bas-