Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Irante tra la atrio Pompejo, ŝajne, ion primeditas. Ĉe la elirejo li tion eldiras:

»Kiel estus — nu, ĉu vi volus iri kun mi, kiam venos la tempo? Kiom al mi konate, vi jam posedas militspertojn. Por vi oni trovus postenon en mia militistaro — eble la propretoran rangon.«

Nun Cezaro vidas, ke tiu ĉi alia, se ankoraŭ lin ne vidpenetris, tamen jam konjektas lian intencon kaj volas ĝustatempe certigi lin por si. Ĝoje li rifuzas:

»Nun mi ne povas foriĝi el Romo: kiu alia ja ŝtopus la truojn, kiuj ĉiam fendiĝas. Eble iam poste ni renkontiĝos.«