Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
La Instituto Milner

Iu ĵurnalo antaŭ nelonge anoncis fondon en la ĉirkaŭaĵo de Paris, – mi precizigas: en Vilmorin (Seine-et-Oise), kie riĉa bienulo metis sian kastelon kai sian parkon je dispono de la organizantoj — de Milner-instituto. Mi devas diri, ke tiu anonco pasis preskaŭ nerimarkita; la plejmulto el la francaj legantoj ne scias, el kio konsistas la kuracado de Doktoro James Milner. Ĉar, dum unu el miaj multaj vojaĝoj en la Unuiĝintaj Ŝtatoj, mi povis viziti en ĉiuj ĝiaj detaloj la modelan domon, mi sentas la devon, sciigi miajn kunpatrujanojn pri la funkciado de la Instituto Milner aŭ de la „Love Institute”, kiel oni diras tie.

Estu unue permesate al mi, antaŭ ol prezenti al vi la homon kaj la kreitaĵon, eniri en kelkajn ĝeneralajn konsiderojn, necesajn por bone komprenigi, kiaj grandaj kaj noblaj ideoj gvidis la ellaboron de la plano, kaj la sciencan organizadon de tiu nova institucio. Sen tiuj klarigoj la fondo de doktoro James Milner povus ŝajni, sub la rigardoj de la Eŭropanoj, unu el tiuj strangaĵoj, al kiuj sin allasas iaj