Paĝo:Jullien - La Instituto Milner, 1923.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lunatikaj „Yankees”, kaj nenio estus pli malvera.

Vi scias, ke de longe la Amerikanoj praktike utiligis la famajn eltrovojn de la skoloj de Nancy kaj de la Salpetrière pri sugestio kaj hipnotismo.

Tiel, nova vojo malfermiĝis por ilia „nesatigebla agemeco”, kaj la psika industrio – se mi povas ĝin tiel nomi — naskiĝis. Deirante de tiu principo, cetere treege diskutebla, ke la plimulto el la miraklaj resanigoj estas hipnotismaj fenomenoj, kaj ke la savonta kredo estas nur aŭtosugestio, ili klopodis reprodukti la samajn fenomenojn, kreante sciencan religian ekscititecon.

La movado de la „kristana scienco”, kiu faris tiel rapidajn kaj mirigajn progresojn en Usono, ne havas alian kaŭzon. Kaj estas tute kompreneble, ke la favoro de la publiko iras al tiu doktrino, kiu, forigante kuracistojn kaj farmaciistojn, laŭdezire plenumas la regulojn de la Salern-a skolo: cito, tuto et jucunde.

Same kiel ĉiam, oni per multaj reklamoj – kaj vi scias kiel la Amerikanoj estas lertaj pri tio – famigis plibonigojn konstatitajn ĉe iuj malsanuloj, aparte inklinaj pro ilia nervostato, kaj oni silentis pri multaj malsukcesoj. Tiel, sur la muroj de la votivkapeloj, oni legas kelkajn nomojn de kreduloj savitaj el la ventegoj, kaj oni ne pensas pri la petegantaj mult-