Saltu al enhavo

Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Ekzisti. Esti, vivi, daŭri : Mi pensas, do mi ekzistas. Ekzistas urbanoj, kiuj neniam vidis kamparon. La mondo ekzistas jam multe da jarmiloj. Ekzistado. Estado, vivado, daŭrado : rimedoj por ekzistado. Ekzistaĵo. Vivanta estaĵo.


El. - 1. Prepozicio,per kiu estas esprimata : a) Direkto de l’ interno de io eksteren : preni pinglon el skatolo, ĉerpi el puto. b) Materialo, ŝtofo : ringo el oro, ĉemizo el tolo. c) Unu el la kamaradoj, plej bona el ĉiuj. - 2. Prefikso, per kiu estas esprimata : a) direkto de la interno de io eksteren : eliri. b) Ĝisfina plenumo de la ago : ellerni, eltrinki.


Elasta. Kiu reprenas la antaŭan formon, kiam ĉesis agi la forto, ĝin ŝanĝinta : elasta bastono. Elasteco. Eco de tio, kio estas elasta.


Elefanto (Zool.). La plej granda kvarpiedulo dikhaŭta, kun longa movebla nazego kun fingroforma ekstremo (Elephas).


Eleganta. Bela, luksa, gustoplena, moda : eleganta vesto, eleganta homo. Elegante. En eleganta maniero. Eleganteco. Eco de tio, kio estas eleganta.


Elegio. Lirika versaĵo, plena de malĝojo, de sopiro. Elegia. Havanta ecojn de elegio : malĝoja : elegia tono. Elegie. En elegia maniero.


Elekti. - 1. Decidiĝi por unu objekto aŭ afero el multaj; preni unu objekton el multaj : elekti pomon, elekti vojon. - 2. Doni sian voĉon por unu el la kandidatoj : elekti deputaton. Elekto. Ago de tiu, kiu elektas.


Elektrizi. Elektrigi.


Elektro. Unu el la fortoj de l’ naturo, naskata de diversaj kaŭzoj (ekz. frotado de du korpoj) kaj produktanta diversajn fenomenojn (ekz. fulmon). Elektra. - 1. Elektrodevena : elektra fajrero. - 2. Kiu rilatas la elektron : elektra maŝino. Elektrigi. Liveri elektrajn ecojn; agi per elektro : elektrigi feron, elektrigi malsanulon.


Elektroforo. Aparato por konservi elektron.


Elektrolizo. Malkomponado per elektro.


Elektromotoro. Aparato aliformanta la elektran energion en meĥanikan laboron.


Elektrotekniko. Apliko de la elektro al teknikaj celoj : lumigado, telefonoj, telegrafoj.


Elektroterapio. Kuracado per la elektro.


Elemento. - 1. Korpo simpla ne malkomponebla : arĝento, azoto. - 2. La kvar elementoj : aero, fajro, tero, akvo (laŭ la opinio de la antikvaj scienculoj). - 3. La plej simplaj gravaj konoj de scienco : la elementoj de la fiziko. Elementa. Enhavanta elementojn de scienco : elementa lernolibro.


Elevatoro. Levigilo por ŝarĝoj.


Elfo. Spiritoj de la skandinava mitologio.


Eliksiro. - 1. Alkohola solvaĵo de kuracaj rimedoj. - 2. Solvaĵo posedanta miraklajn ecojn : la eliksiro de la juneco.


Elimini. Forigi, eligi, nuligi : elimini venenon el la organismo, elimini unu el la nekonatoj de ekvacio, elimini nomon el listo. Elimino. Ago de tiu, kiu eliminas.


Elipso (Geom.). Fermita kurba linio, havanta la formon de platigita cirklo : Elipso estas fermita kurba linio, en kiu la sumo de la distancoj de ĉiu ĝia punkto de du punktoj, nomataj fokusoj, estas konstanta. Elipsa. De elipso, elipsoforma : Elipsa fokuso, elipsa linio.


Elizeo. Lando de la postmorta vivado de l' herooj, paradizo de la antikvaj Grekoj kaj Romanoj.


Elizio. Mallongigo de la artikolo per forigo de a : de l’ patro anstataŭ de la patro.


Elokventa. Posedanta la talenton bele paroli, kortuŝi, konvinki per la parolado. Elokvente. En elokventa maniero. Elokventulo. Persono elokventa. Elokventeco. Eco de tiu, kiu estas elokventa.


- Em. Sufikso, esprimanta inklinon, amon, kutimon al io : babilema, kritikema.


Emajlo. Vitrosimila fandaĵo, per kiu oni kovras fajencon, metalojn. Emajla. El emajlo. Emajli. Kovri per emajlo. Komparu : Glazuro, Lako, Poluro.


Emancipi. Sendependigi, egalrajtigi : emancipi neplenaĝan filon. La virinoj iom post iom emancipas sin. Emancipo. Ago de tiu, kiu emancipas aŭ sin emancipas.


Embaraso. Malhelpo, malfacila situacio. Embarasi. Kaŭzi embarason.


Emberizo (Zool.). Birdo el la vico de l’ paseroj (Emberiza).


Emblemo. Figuro de objekto aŭ de vivanta estaĵo, reprezentanta moralan aŭ intelektan econ : La koko estas emblemo de la vigleco. Emblema. Havanta karakteron de emblemo.