Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Humo. Tero miksita kun malkomponiĝintaj vegetaĵoj.


Humana. Posedanta la noblajn ecojn de l’ homo, kompatema, bonfaranta, helpema : humana persono, humana ago.

Humane. En humana maniero.

Humaneco. Eco de tio, kio estas humana.

Humanigi. Fari ion humana : humanigi sovaĝulon.


Humanismo. Doktrino, akceptanta la antikvajn greke-romanajn sciencojn, artojn kaj literaturon, kiel la plej bonan rimedon, edukantan kaj perfektigantan la homan intelekton.


Humanisto. Specialisto en la klasikaj lingvoj kaj literaturoj.


Humero (Anat.). Osto de la brako.


Humila. Opinianta sian situacion malalta kaj montranta tion per siaj manieroj kaj konduto : humila servisto.

Humile. En humila maniero.

Humiligi. Fari iun humila.

Humileco. Eco de tiu, kiu estas humila.

Malhumila. Havanta tro altan opinion pri si mem kaj montranta tion per sia konduto; aroganta.

Malhumileco. Eco de tiu , kiu estas malhumila. Komparu : Modesta.


Humoro. Stato de la animo : bona humoro, gaja humoro.

Humorajo . Gajiga neserioza literatura verko : « La libro de l' humoraĵo, » de Lengyel.


Hundo (Zool). Hejma kvarpieda besto, karakterizata de la fideleco al la homo, alta inteligenteco kaj flarsento : ĉashundo, gardohundo, ĉambrohundo (Canis domesticus).


Hura. Interjekcio de ĝoja aklamo; milita ekkrio antaŭ atako.


Husaro. Soldato de malpeza kavalerio, havanta uniformon, similan al la hungara.


Huzo (Zool). Mara fiŝo el la familio de la sturgoj (Acipenser huso).


Ĥ


Ĥameleono (Zool.). Kolorŝanĝa lacerto. (Chamaelco).


Ĥaoso. - l. Primitiva stato de la universo, laŭ la greka mitologio, kiam ĉiuj elementoj estis intermiks'itaj.

- 2. Senordo : ĥaoso en diskuto.

Ĥaosa. Senorda.

Haose. En ĥaosa maniero.


Ĥemio. Scienco pri la simplaj korpoj, iliaj komponaĵoj kaj pri la fenomenoj, en kiuj ŝangiĝas la interna strukturo de la korpoj.

Ĥemia. Kiu rilatas la ĥemion : ĥemia fenomeno.

Ĥemiaĵo. Ĥemia produktaĵo.


Ĥimero. - 1. Monstro de la greka mitologio kun tri kapoj kaj serpenta vosto.

- 2. Io nerealigebla : Multaj nomas la ideon de la internacia lingvo himero.

Ĥimera. Nerealigebla : ĥimera projekto.


Ĥirurgo. Kuracisto. specialisto en la ĥirurgio.


Ĥirurgio. Parto de la medicino, kuracanta per la operacioj.


Ĥolero. Epidemia, tre danĝera malsano, karakterizata de vomado, laksado kaj fortaj doloroj de l’intestoj.


Ĥoro. Aro de personoj kunkantantaj.

Ĥorejo. Loko en la preĝejo, kie estas la orgeno kaj kie kantas la preĝeja ĥoro..

Ĥoristo. Ano de ĥoro.


Ĥromotipio. Presado per koloroj.


I


I. Finiĝo de la aktiva infinitivo : fari, esti.


Ia. Adjektiva pronomo, esprimanta nedifinitan kvaliton, nedifinitajn ecojn : ia stranga ĵargono.


lal. Pro ia kaŭzo (malofte uzata).


Iam. En iu tempo : Iam ni estis amikoj.

Iama. Kiu estis iam : iama oficiro.


Ibiso (Zool). Birdo et la vico de l’ longkruraj (Ibis).