Saltu al enhavo

Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kun aliaj landoj  : ministro de la internaj aferoj. Interno. lnterna spaco : interno de la ŝipo. Internaĵo. Objekto, estanta en la interno : La koro, pulmoj, intestoj estas internaĵoj de la homa korpo.


Interpelacio. Demando, farita de deputato en parlamento al ministro, por ricevi klarigon pri agoj de la registaro.


Interpreti. Traduki al fremdulo ion el lingvo, kiun li ne komprenas : La Esperantistoj ĉie bonege interpretas al la samideanoj. Interpretisto. Homo, kies profesio estas interpreti.


Interpunkcio. Signo, por kiu oni apartigas du frazojn aŭ du vortojn de frazo : punkto, komo.


Intervjuo. Interparolo de ĵurnalisto kun eminenta persono, por ekscii la detalojn de ĝia vivo, ĝiajn opiniojn.


Intesto. Digesta kanalo de la homa kaj besta organismo : maldika kaj dika intesto.


Intima. - 1. Al kiu oni povas ĉion konfidi, por kiu oni ne havas sekretojn : intima amiko. - 2. Kiun oni povas konfidi nur al bona amiko, sekreta : intima interparolo. Intime. En intima maniero. Intimeco. Eco de tio, kio estas intima.


Intrigi. Ruze, sekrete agi por utili al si kaj malutili al aliaj. Intrigo. - 1. Ago de tiu, kiu intrigas : Dum la parlamentaj elektoj ĉie regas intrigoj kaj kalumnioj. - 2. Impliko de la cirkonstancoj, prezentanta la bazon de dramo, de romano. Intrigema. Havanta inklinon al intrigoj. Intriganto. Homo, kiu intrigas.


Invadi. Eniri en fremdan landon kun armiloj por ĝin konkiri. Invado. Ago de tiu, kiu invadas : La invadoj de l’ barbaroj detruis la Roman Imperion.


Invalido. Soldato, homo, ne kapabla plu servi pro la maljuna aĝo aŭ kripleco. Invalida. Ne kapabla plu servi pro la maljuna aĝo aŭ kripleco. Invalideco. Stato de tiu, kiu estas invalida.


Inventaro. Tabelo de objektoj, apartenantaj al persono, al institucio : inventaro de bieno, de fabriko.


Inversa. Kontraŭa al la ordinara, al la reala direkto de l' objektoj : La spegulo donas inversan bildon de la objektoj.


Investi. Solene enkonduki en plenumotan oficon.


Investituro. Rajto de la reĝoj en la mezaj jarcentoj elekti kaj investi la episkopojn : La papo Gregoro VII kaj la imperiestro Henriko IV akre batalis pro la investituro.


Inviti. Ĝentile peti iun veni : inviti al tagmanĝo, al edziĝa festeno. Invito. Ago, vortoj de tiu, kiu invitas,


Io. Objekto, afero, ideo nedifinita : Io falis de la tegmento. Io malhelpas min dormi.


Iom. Ia nombro, ia kvanto; ian nombron, kvanton : Trinki iom da teo.


Iri. - 1. Sin movi per la piedoj : iri sur la strato. - 2. Moviĝi : horloĝo, maŝino iras. - 3. Progresi, esti en stato : La afero iras bone. Antaŭiri. Iri antaŭ io, esti sekvata de io : La avangardo antaŭiras la armeon. Deiri. Iri de io kaj flankiĝi de ĝi : Deiri de la vojo. Foriri. Iri for de io kaj ĝin forlasi : Foriri de la urbo. Ekiri. Komenci la iradon : Post trihora ripozo la taĉmento ekiris. Eliri. Iri el io kaj veni eksteren : Eliri el la ĉambro. Eniri. Iri en ion kaj veni internen : Eniri en la preĝejon. Eniro. - 1. Ago de tiu, kiu eniras. - 2. Loko, tra kiu oni eniras : La kavo havas du enirojn. Rondiri. Iri ĉirkaŭ io, farante rondon, cirklon, regulan fermitan linion : La tera globo turniĝas ĉirkaŭ sia akso kaj rondiras ĉirkaŭ la suno. Subiri. Iri kaj veni sub ion; iri kaj veni sub la horizonton : Subiri tegmenton. La suno ĉiutage leviĝas kaj subiras. Suriri. Iri kaj veni sur ion : Suriri tegmenton. Trairi. Iri tra io kaj atingi ĝian ekstremon : trairi ĝardenon. Transiri. Iri trans ion kaj atingi ĝian alian flankon : transiri riveron. Irilo. Longa bastono kun flanka breteto (piedingo), por marŝi super la tero.


Irido (Bot.). Unukotiledona vegetaĵo (Iris).


Iridio (Ĥem.). Ir. Griza, tre malmola kaj fortika metalo, trovata kun plateno en kelkaj mineraloj, uzata por produktado de modelaj mezuriloj, por pintoj de ŝtalaj instrumentoj, k. t. p.


Iriso. Ronda membrano de la okulo, kun truo en la centro : Oni nomas la koloron de la okuloj laŭ la koloro de ilia iriso.


Ironio. Moka parolmaniero, kies esprimoj havas kontraŭan sencon al tio, kion oni volas diri. Ironia. Bazita sur ironio. Ironie. En ironia maniero.


- Is. Finiĝo de la pasinta tempo de l’ aktivo.


Islamo. Mahometana religio.


- Ist. Sufikso por derivi nomojn de la personoj, kies konstanta okupo, profe-