Paĝo:Kantareto – ĉeĥoslovakaj popolaj kantoj 001.djvu/29

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


2. [: Atakvenis rabistar’ — ĉe arboj, :]
atakvenis rabistar’
avida je rabofar’,
avida je rabofar’ — ĉe arboj.

3. [: Donu al ni jakon, hej — ĉe arboj, :]
donu al ni jakon, hej,
por paŝtita sekalej’,
por paŝtita sekalej’ — ĉe arboj.

4. [: Mi ne donis ĝin al vi — ĉe arboj, :]
mi ne donis ĝin al vi,
trakti kun vi volas mi,
trakti kun vi volas mi — ĉe arboj.

5. [: Kun li ili traktis nun — ĉe arboj, :]
kun li ili traktis nun,
plu ne vivis li sub sun’,
plu ne vivis li sub sun’ — ĉe arboj.

6. [: Kuŝas Jano morta jen — ĉe arboj, :]
kuŝas Jano morta jen,
kovras lin la rosmaren’,
kovras lin la rosmaren’ — ĉe arboj.