Paĝo:Kiel nin organizi.pdf/8

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


la «Ligo» pereis meze de senfinaj lingvaj diskutoj. Almenaŭ al la lasta el ili oni ŝuldas la decidon, ke la lingvo restu senŝanĝe — kio fine permesis al la Esperantistaro sin dediĉi al pli fruktoporta laboro.
La «Ligo» estis provo de internacia organizaĵo konsistanta el individuoj. Post ĝia malsukceso oni provis alian vojon, nome organizi la Esperantistojn laŭ la teritorio, sub la influo de tiu ideo, ke la kondiĉoj de propagando (oni ĉesis paroli pri reformado, sed ne ankoraŭ parolis pri uzado) esence varias laŭ la landoj kaj lokoj, kaj sekve postulas memstarajn organizaĵojn. Jam ĉirkaŭ 1896 ekzistis kelkaj Esperantistaj grupoj — la unua organizaĵo en nia movado — kaj en 1898 fondiĝis la unua nacia societo kun propra organo. Tiu societo, kiu limigis sian agadon al Francujo, celis la propagandon kaj la instruadon de la lingvo, kaj la klopodojn ĉe la oficialaj aŭtoritatoj. Laŭ la ekzemplo de Francujo, la Esperantistoj de aliaj landoj starigis similan nacian societon.
Je la epoko de la Bulonja Kongreso ekzistis kelkaj naciaj societoj kaj sufiĉe granda nombro de grupoj. Tiam denove aperis proponoj por internacia organizo de la Esperantistoj. Unuj deziris nur lingvan aŭtoritaton por gardi la unuecon de la lingvo; aliaj deziris lingvan kaj propagandan organizaĵon. Ni rimarku, ke tiam oni tute ne parolis pri uzado. Oni scias, kio okazis. La Kongreso voĉdonis la Deklaron pri Esperantismo, laŭ kiu la lingvo estis fiksata per la Fundamento, kaj por konstati ĝian evoluadon, ĝi elektis Lingvan Komitaton; la aliajn projektojn ĝi ne diskutis. Cetere la Kongreso estis videble kontraŭa al ĉiu aŭtoritato, kiu direktus la propagandon. Ni atentu, ke la Kongreso, laŭ sia deveno, tute ne havis leĝdonan povon. Ĝi konsistis simple el la personoj povantaj veturi al la kongresurbo, kaj rajtis nur esprimi dezirojn. Ĝi estis konsiderata pli kiel festo kaj nanifestado, ol kiel labora kunsido. Estas do klare, ke la