Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas la monujo. Tamen ne maltrankviliĝu, venos tempo, venos konsilo. (Trinkas.) Kiaj malsaĝuloj estas tiuj ambaŭ apud la alia tablo?

IVARO. Pripensu, onklo Zakario, hodiaŭ vespere, ĝuste ĉi-vespere Esko revenas kun sia juna edzino de la edziĝvojaĝo, kaj mi, kiu laŭ via scio, devas venigi spicon por la postfesto, troviĝas tie ĉi kun du malplenaj manoj. Tondro kaj fulmo, onklo Zakario!

ZAKARIO. Ĉio finiĝos bone, se nur ni agas laŭ mia propono. Fidu al mi, Ivaĉjo! Ne malĝoju! (Ivaro trinkas.)

NIKO (aparte). Malpliaĝa filo de la botisto Tobio kaj frato de Marto, nun mi konas ilin!—Ŝajnas, ke ĉio ne estas, kiel devus. (La drinkeja mastro envenas.)

IVARO. Kion vi diras, mastro, la komplezema homo, tiel helpema al ĉiuj? Rekompencon vi ankaŭ ricevos en la lasta tago, plenan rekompencon, ĉar vian malgrandan soifantan najbaron vi ĉi tie sensoifigis.

LA DRINKEJA MASTRO. Hi hi hi! petolulo!—Mi povas sciigi al vi ion.

IVARO. Ĉu ni ne pagis al vi?

LA MASTRO. Ĉio estas pagita.

IVARO. Nu, pri kio vi do murmuras?

LA MASTRO. Mi murmuras pro tio, ke, se ni havus bonŝancon, ĝi povus al ni doni treegan ekpuŝon!

IVARO. Se ĝi ekpuŝus nin en inferon, estus feliĉe por ni ĉiuj.

ZAKARIO. Ivaro, nun vi ebriiĝis!

IVARO. Dank’ al la drinkeja mastro, limimpostisto de Beelzebubo.