Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ZAKARIO. Al diablo la nigreco de l’ menso. Ni malkonfuzas nin el tiu afero kvazaŭ anĝeloj. Ĉio prosperos bone, eĉ bonege, kaj la kapon ni ne bezonas klini.

IVARO. Ĉio prosperos, se vi havigos al mi dek talerojn.

ZAKARIO. Pli facile mi povas ĉesigi iradon de la suno, ol havigi al vi dek talerojn.

IVARO. Sed ĝuste tiun sumon faris la prezo de l’ ŝarĝo kaj la mono por la komisioj kune, kiun ni komune fordrinkis.—Mi ja devis aĉeti al Karlo por lia birdmono polvon kaj hajlon. Al maljuna Anjo por ŝiaj ovoj funton da flartabako, al la kompatinda Manjo Alitalo funton da kafo kaj duonan funton da sukero kaj al maljuna estono, Hansu, du funtojn da tabako kaj tri rusajn panbulojn, krom multaj pliaj komisioj. Dio helpu min! Mi estas perdita.

ZAKARIO. Ĉion ja forprenis la rabistoj.

IVARO. Tiu senkulpigo ne taŭgas. Se oni rakontus al mi tian historion, tuj mi antaŭsentus alian kaj baldaŭ divenus la verecon; kaj certe ekzistas aliaj egale saĝaj homoj kiel mi. Ne, tiu mensogo ne savos nin. Neeble estas kaŝi nian diboĉadon en Hämeenlinna, kiun tiel multaj povas atesti; ĝi estos malkaŝata.

ZAKARIO. Sed tiam la malvarmeta mano de l’ tempo jam intervenis. La afero nur mallaŭte sentiĝos kiel malproksima fulmotondro, kaj ĝis tiam eble novaj rimedoj estas eltrovitaj por kontentigi ĉiujn. Se ni tuj konfesus la nudan verecon, sciu, bruego fariĝus kaj ni evitu la sagon.