Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

IVARO. Sidigi vin en veturilon, veturigi vin hejmen kaj poste en la manojn de nia komisaro.

NIKO. Pro kio en liajn manojn?

IVARO. Kial demandi pri afero, kiun vi sciis antaŭ ol ni?

NIKO. La kaŭzon mi ne scias. Senkulpa mi estas kiel stelo de l’ ĉielo.

LA MASTRO. Ha ha ha!

ZAKARIO (aparte). Senhonta krimulo! Plaĉas al mi iom petolŝerci kun li. (Laŭte.) Mi demandas vin: ĉu vi konas iun riĉan fremdlandan sinjoron?

NIKO. Multajn!

ZAKARIO. En Finnlando?

NIKO. Multajn!

ZAKARIO. Jes, jes! Sed de unu estas ŝtelita grandega monsumo, kaj pro tio mi nun demandas vin, ĉu vi konas grandan, grandegan friponon?

NIKO. Mi konas unu el la plej bona speco, eble li konservas la perditan monsumon.

ZAKARIO. Lia eksteraĵo?

NIKO. La kapo estas de verto ĝis la frunto kvazaŭ nudigita de skabio, sub la frunto du ruĝaj okuletoj rigardaĉas, kaj sub la dekstra estas nune ia flavblua ornamaĵo; plie lia vizaĝo havas formon de rapo kaj koloron de brando. Jen lia eksteraĵo, kaj mi garantias, ĝi estas eksteraĵo de plej granda fripono sur la terglobo.

IVARO. Portreto de mia onklo. Mi ekkoleregas. Brulstampon de fripono la leĝo ĝis nun ne tute povis