Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

interesus lin. Li skribis per blua krajono sur paperfolion: “Bone, ke estu milito”, kaj donis la paperon al la fremdlanda ambasadoro. Ĉi tiu prenis la paperon, salutis kaj diris: “Mi sciigos pri tio mian registaron.”

En tiu ĉi momento en salonon eniris la kuracisto, kaj ĉiuj ministroj komencis peti lin, resanigi la reĝon, ĉar povos okazi milito kaj malfeliĉo.

“Mi jam donis al la reĝo ĉiujn medikamentojn de mi konatajn, kaj mi surmetis al li kupojn, — plie mi ne scias, kion fari. Sed oni povas venigi krome aliajn kuracistojn.”

La ministroj aŭdis la konsilon, ili venigis famajn doktorojn, oni elsendis ĉiuj reĝajn aŭtomobilojn — kaj dume ili ordonis al la reĝa kuiristo, doni al ili vespermanĝon, ĉar ili estis tre malsataj, — ili ne sciis, ke la konferenco daŭros tiel longe, kaj ili eĉ ne tagmanĝis hejme.

La kuiristo orde starigis arĝentajn telerojn, plenverŝis botelojn per plej bona vino, ĉar li volis resti en la palaco eĉ post morto de l’ reĝo. La ministroj manĝis kaj trinkis, ili fariĝis gajaj, kaj en salono kolektiĝis doktoroj.

“Mi pensas”, diris maljuna, barbhava doktoro, “ke oni devas fari je le reĝo operacion.”

“Mi opinias”, diris la dua, “ke ni devas fari al li varmegan kompreson kaj ke li gargaru la gorĝon, — li devas prenadi pulvorojn.”

“Gutoj certe estos pli bonaj”, diris fama doktoro.

Ĉiu doktoro alportis dikan libron kaj montris, ke en lia libro estas alie skribite, kiamaniere oni kuracas tian malsanon.