Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Estis jam malfrue, kaj la ministroj estis tre dormemaj, sed ili devis atendi, kion fine decidos la doktoroj. En la reĝa palaco estis tia bruo, ke la malgranda tronheredonto, Maĉjo, jam dufoje vekiĝis.

“Oni devas ja vidi, kio fariĝas ĉi tie”, li ekpensis; — li forlasis la liton, rapide vestis sin kaj eniris en koridoron. Li haltis antaŭ la tagmenĝeja pordo, ne por subaŭskulti, sed en la reĝa palaco la ansoj estis tiel alte lokitaj, ke malgranda Maĉjo ne povis atingi ilin por malfermi la pordojn.

“Ho ! la reĝo havas bonegan vinon”, kriis la financministro, “ni trinku ankoraŭ, karaj kamaradoj. Se Maĉjo fariĝos reĝo, vino ne estos al li bezono, ĉar al infanoj ja estas malpermesite, trinki vinon.”

“Ankaŭ cigarojn li ne bezonos, mi do povas preni kelkajn hejmen”, la laŭte kriis la komercministro.

“Kaj se estos milito, miaj karuloj, mi garantias, ke nenio restos de tiu ĉi palaco, ĉar Maĉjo ja ne defendos nin.”

Ĉiuj komencis ridi kaj moki.

“Ni trinku je la sano de nia defendanto, de granda reĝo Maĉjo Unua.”

Maĉjo ne komprenis multon el tiu ĉi interparolo; li sciis, ke paĉjo estas malsana, ke la ministroj ofte kunvenas por kunsidoj, sed kial ili mokas lin, Maĉjon, kaj kial oni lin nomas reĝo, pri kiu milito oni parolas — li tute ne komprenis. Li estis iom dormema, iom ektimigita kaj iris antaŭen tra la koridoro kaj ree aŭdis el kunsidsalono alian interparolon.

“Mi diras al vi, ke la reĝo mortos — vi povas donadi al li pulvorojn kaj sanigilojn — tio ne helpos al li”